Ĉina prezidanto ĉeestis neoficialan kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2018-12-01 12:00:14     Redaktoro:Ema

En la 30a de novembro laŭ loka tempo en Bonaero de Argentino, okazis neoficiala kunveno de gvidantoj el BRICS-landoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping, sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa, brazila prezidento Michel Temer, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Narendra Modi ĉeestis la kunvenon. Tiuj gvidantoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la monda ekonomia situacio, traktado de nunaj defioj kaj kunlaboro inter BRICS-landoj kaj atingis komunajn konsentojn.

Xi diris en sia parolado, ke en julio de tiu ĉi jaro, gvidantoj de BRICS-landoj okazigis kunvenon kun abundaj fruktoj kaj atingis multajn gravajn konsentojn. BRICS-landoj devas fortigi unuecon kaj striktigi konsiliĝon por kune puŝi la tutmondan regadon al la ĝusta direkto kaj protekti stabilecon, disvolvadon kaj prosperon de la monda ekonomio.

Li diris, "Unue, ni devas subteni multflankecon; due ni devas seĉese plibonigi la tutmondan ekonomion; trie, ni devas plu antaŭenpuŝi la komunan disvolvadon de ĉiuj landoj; kaj krome, ni devas plenforte profundigi pragmatan kunlaboron inter BRICS-landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin