Ĉina prezidanto renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe

(GMT+08:00) 2018-12-01 12:14:34     Redaktoro:Ema

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe en la 30a de novembro laŭ loka tempo en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Xi diris, ke post la lastatempa vizito de Abe al Ĉinio, ĉiuj konsentoj estas efektivigataj iom post iom, kaj la vizito malfermis novan paĝon de ĉina-japanaj rilatoj. La du flankoj devas firme kapti la disvolvan direkton de la duflankaj rilatoj kaj kune malfermi novajn perspektivojn de duflankaj rilatoj subbaze de kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Xi emfazis, ke sub la nova situacio, la disvolvado de ĉina-japanaj rilatoj alfrontas pli favorajn kondiĉojn ol iam ajn antaŭe. Estas granda potencialo por ekonomia kaj komerca pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio. La du flankoj devas plene elvolvi komplementajn advantaĝojn por profundiĝi kaj plivastigi kunlaboron kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn. Li diris, ke la du landoj devas konstante fortigi reciprokan fidon pri strategia sekureco sub la konsento pri duflankaj sekurecaj rilatoj. Ĉinio kaj Japanio devas konvene trakti kelkajn gravajn tiklajn demandojn por certigi la disvolvado de duflankaj rilatoj. Ĉinio subtenas la okazigon de la Pintkunveno de la Grupo 20 en la venonta jaro en Japanio.

Abe diris, ke la du flankoj atingis gravan konsenton post lia vizito en oktobro de ĉi tiu jaro. La japana flanko konstante laboros kune kun Ĉinio por la disvolvado de Azio kaj volas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi kunlaboron pri ekonomio, komerco kaj investado, pligrandi triamerkatan kunlaboron kaj interpopolajn interŝanĝojn, precipe interŝanĝoj inter junuloj, kio konformas al la atendoj de la du landoj kaj la internacia komunumo. Japanio atribuas grandan gravecon al la rolo de Ĉinio en internaciaj aferoj, kaj volas fortigi kunordigon kaj komunikadon kun Ĉinio pri multflankaj aferoj. Li aldonis, ke Japanio subtenas liberan komercon kaj mulflankan komercan sistemon kun la Monda Komerca Organizo kiel la kerno. La japana flanko volas pozitive antaŭenpuŝi intertraktadojn pri interkonsento de regiona ampleksa ekonomia partnereco kaj pri la liberkomerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Japanio ankaŭ volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio dum sia servo kiel prezidanto de la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin