Longa vido sur alta loko por firma kapto de direkto de monda ekonomio

(GMT+08:00) 2018-12-02 09:17:15     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede ĉeestis la unuan fazon de la pintkunveno de la Grupo 20. Li vokis la gvidantojn de ĉiuj membroj de la grupo firme kapti la ĝeneralan direkton de la monda ekonomio per longa vido kaj respondeca sinteno, denove montri sian kuraĝon kaj strategian vidon, persisti en malfermo kaj kunlaboro, spirito de partnereco, gvidado de novigo, ĝenerala favoro kaj kungajno, kaj gvidi la mondan ekonomion disvolviĝi en ĝusta direkto.

En la pasintaj dek jaroj, la pintkunveno de la Grupo 20 ludis ŝlosilan rolon en la tutmonda ekonomia regado. Nun, kiam la gvidantoj de la grupo denove diskutas tutmondajn ekonomiajn demandojn, la realaĵo alfrontata de ili estas, ke la monda ekonomio alfrontas la riskon de malsupreniro, kaj unuflankeco kaj protektismo grave batas la tutmondan multflankan sistemon. Ĉu ĉiuj landoj antaŭenigos plu tutmondiĝon, plivastigos liberan komercon kaj efektivigos kunlaboron anstataŭ alfrontadon inter si aŭ metos siajn proprajn interesojn sur la tutmondajn, efektivigos unuflankecon kaj komercan protektismon, estigante tutmondan malkvietecon? Ili denove faros malfacilan historian elekton por si mem kaj ankaŭ por la monda ekonomio. La elekto postulas, ke la politikistoj havu longtempan strategian konsideron.

Malfeliĉe, la Monda Organizo pri Komerco alfrontis la minacon de unuflankeco kaj protektismo. Ekzemple, iu lando juĝis konduton de siaj partneroj laŭ enlandaj leĝoj kaj altrudis aldonajn tarifojn al importitaj produktoj, kio serioze minacis la funkciadon de la Monda Organizo pri Komerco kaj subfosis la multflankan komercan sistemon. Mauricio Macri, prezidento de Argentino, la prezidanto-lando de la pintkunveno de la Grupo 20 rimarkis, ke en la pasintaj jardekoj, la multflanka sistemo suferis pli kaj pli multaj atakoj.

La ĉina prezidanto diris en sia parolado, ke la mondo alfrontas multajn demandojn, kaj fundamente ili rilatas al la evoluigo, tial devas esti plu sekvata la principo pri persisto en ĝenerala favoro. Li akcentis, ke ekde la financa krizo antaŭ dek jaroj, la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomio superi 30 procentojn. Li aldonis, ke la ekonomio rapide kreskis, tamen la ĉina registaro prenis la redukton de malriĉeco kiel unu el la plej gravaj taskoj, kaj decidis elimini malriĉecon antaŭ la fino de 2020. Tio estas tipa ekzemplo por inkluziva disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin