Ĉina kaj usona ŝtatestroj renkontiĝis kun Bonaero

(GMT+08:00) 2018-12-02 09:32:31     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diri sabate en Bonaero, ke li volas interŝanĝi opiniojn pri demandoj de komuna zorgo kun sia usona paralelulo Donald Trump, kaj kune mapi la kurson por ĉina-usonaj rilatoj en la venonta etapo.

Xi faris la rimarkojn en laborvespermanĝo kun Trump. La ĉina prezidanto diris, ke li ĝojas renkontiĝi kun prezidanton Trump. Li diris, ke de post ilia lasta renkontiĝo, la monda situacio multe ŝianĝiĝis. Kiel du grandaj landoj kun grava influo, Ĉinio kaj Usono surŝultrigas gravajn respondecojn en antaŭenigo de paco kaj prospero de la mondo. Kunlaboro estas la plej bona elekto por la du landoj.

La du gvidantoj konsentis renkontiĝi dum la pintkunveno de la Grupo 20 en telefona konversacio en la komenco de la lasta monato. Tiam Xi diris, ke li kaj prezidento Trump havas bonajn viziojn pri sana kaj stabila disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj kaj ankaŭ pri la grandigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin