Xi urĝis G20 montri politikan gvidadon super komerco kaj klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2018-12-02 09:57:40     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate vokis la Grupon 20 (G20) ludi la rolon de politika gvidado por nutri favorajn kondiĉojn por internacia komerco.

Li ankaŭ urĝis la Grupon 20 injekti politikan impulson en internacian kunlaboron por kune trakti klimatŝanĝiĝon, dum diskutoj en la 13a Pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Pri komerca demando, la ĉina prezidanto diris: "La grupo 20 unue devas persisti en malfermo kaj libera komerco, subteni kaj plilarĝigi merkatmalfermon, kaj realigi kungajnan kunlaboron per interŝanĝo kaj komplementeco. Due, la grupo devas subteni inkluzivemon kaj alporti la profitojn de internacia komerco kaj ekonomia tutmondiĝo al popoloj de ĉiuj landoj kaj ĉiuj klasoj. Trie, la grupo devas subteni regulo-orientitan spiriton kaj nutri stabilan kaj atendeblan institucian medion por la sana disvolviĝo de internacia komerco."

La ĉina prezidanto atingis Bonaeron ĵaŭde nokte por ĉeesti la pintkunvenon de la Grupo 20, kiu okazis de vendredo kaj sabato, kaj fari ŝtatan viziton al Argentino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin