Ĉina kaj usona ŝtatestroj atingis gravan konsenton

(GMT+08:00) 2018-12-02 11:02:03     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate nokte, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump atingis gravan konsenton dum ĵus finita vespermanĝo.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco pri la renkontiĝo inter Xi kaj Trump post la pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero. Wang diris, ke la du ŝtatestroj havis pozitivan kaj konstrueman diskuton kaj konsentis, ke la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia. Ili pozitive taksis la lastatempan pozitivan kaj efikan konsiliĝon inter ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj, opiniante, ke sanaj kaj stabilaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj la tuta mondo.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Usono povas kaj devas certigi la sukceson de siaj rilatoj. La du landoj surŝultrigas pli kaj pli gravajn respondecojn pri paco kaj stabileco de la mondo, kaj ili havas pli da komunaj interesoj ol da diferencoj. Wang aldonis, ke la du ŝtatestroj konsentis ankaŭ interŝanĝi vizitojn en konvena tempo.

La du ŝtatestroj ankaŭ instrukciis siajn ekonomiajn kaj komercajn teamojn akceli la konsiliĝon kaj atingi interkonsenton por nuligi tarifojn aldonitajn ĉi-jare kaj puŝi la duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn rapide reveni al la ĝusta vojo kaj realigi kungajnon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin