Xi sendis kondolencan mesaĝon al Trump pro forpaso de George H. W. Bush

(GMT+08:00) 2018-12-02 16:26:44     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al usona prezidento Donald Trump pro la forpaso de eksa prezidento George H. W. Bush. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, Xi profunde funebris pri la morto de George H. W. Bush kaj sincere kondolencis liajn familianojn.

Xi diris en la mesaĝo, ke George H. W. Bush estas malnova amiko de la ĉina popolo. Li atestis kaj akcelis historian disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj kaj faris pozitivan kontribuon por la amikeco inter la du landoj, kaj ke la ĉina popolo neniam forgesos lin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin