Ĉinio kaj Argentino fokusiĝos al nova epoko de partnereco

(GMT+08:00) 2018-12-03 11:25:32     Redaktoro:Li

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sia argentina paralelulo Mauricio Macri dimanĉe laŭ loka tempo en la argentina ĉefurbo Bonaero. La du ŝtatestroj konsentis malfermi novan epokon de ampleksa kaj strategia partnereco inter la du landoj.

Xi diris, ke li kaj Macri intervidiĝis kvin fojojn en la pasintaj malpli ol 3 jaroj, kio starigis novan rekordon en historio de ĉina-argentinaj rilatoj. Li diris, ke sub la nuna kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, la du flankoj devas profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, plani duflankajn rilatojn per pli vasta vidkampo, kaj fari novan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la du landoj kaj la tuta mondo. La du flankoj devas subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj en sendepenta elekto de disvolva vojo. Xi proponis, ke la du landoj fortigu komunikadon kaj kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj akordigu siajn disvolvajn strategiojn.

Macri diris, ke li aprezas la fortan subtenon de Xi al la Pintkunveno de la Grupo 20, kaj ke la argentina flanko volas striktigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio en multflankaj aferoj.

La du ŝtatestroj ĉeestis subskribon de komuna agadplano de la du landoj por la periodo de 2019 ĝis 2023 kaj kelkaj dokumentoj pri kunlaboro. Krome, la du flankoj ankaŭ publikigis komunan deklaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin