Konferenco de UN pri Klimatŝanĝiĝo malfermiĝis en Katowice, Pollando

(GMT+08:00) 2018-12-03 10:30:53     Redaktoro:Yu

La nova Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo malfermiĝis dimanĉe en la pola urbo Katowice. En la venontaj du semajnoj delegitoj de proksimume 200 landoj okazigos intertraktadojn pri detaloj de efektivigo de la Pariza Interkonsento, kio estas unu el la gravaj celoj de la kunveno.

Dum la periodo okazos ankaŭ la 24a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, la 14a Konferenco de Partioj de la Kiota Protokolo, kaj la tria fazo de la unua Konferenco de Partioj de la Pariza Interkonsento. Pola vicministro pri mediprotekto kaj prezidanto de Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo en Katowice, Michal Kurtyka, diris, ke en la venontaj du semajnoj, ĉiuj partioj devas montri kreemon kaj flekseblecon kaj racie uzi tempon por atingi destinitajn celojn.

Promsimume 200 partioj aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo adoptis la Parizan Interkonsenton en Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo en Parizo en decembro de 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin