Trump renkontiĝos kun plej alta gvidanto de KDPR Kim eble en komenco de 2019

(GMT+08:00) 2018-12-03 10:47:13     Redaktoro:Yu

Sabate vespere usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj, ke li denove renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Kim Jong Un, eble en januaro aŭ februaro de la venonta jaro.

Laŭ la Blanka Domo, Trump diris tion al raportistoj dum sia revena vojaĝo el Argentino. Li diris, ke li havas tre bonajn rilatojn kun Kim, kaj ke ili renkontiĝos eble en januaro aŭ februaro de la venonta jaro, sed ankoraŭ ne estis decidita la loko de ilia renkontiĝo, kaj konsiderataj estas tri lokoj. Li aldonis, ke li invitos Kim viziti Usonon en venonta iu momento.

Antaŭe, Trump diris, ke li refoje renkontiĝos kun Kim en la 6a de novembro de la kuranta jaro post la mezperioda elekto de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin