Subskribita artikolo de prezidanto Xi estis publikigita en portugala ĵurnalo

(GMT+08:00) 2018-12-03 13:15:19     Redaktoro:Yu

Subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping sub la titolo "Amikeco Transpasanta Tempon kaj Spacon, Partnereco Adaptiĝanta al Estonteco" estis publikigita en la portugala Novaĵa Ĵurnalo lunde antaŭ lia ŝtata vizito al Portugalio.

La artikolo diris, ke Ĉinio kaj Portugalio troviĝas respektive sur la orienta kaj okcidenta ekstremoj de la Eŭrazia Kontinento, tamen amikeco inter la du popoloj havas longan historion, kaj ke du monatojn poste, la du landoj festos la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. En la pasintaj 40 jaroj, ĉina-portugalaj rilatoj disvolviĝis glate kaj rapide, kaj la du flankoj ĉiam fidis, respektis kaj subtenis unu la alian, starigante la ekzemplon de kunlaboro inter landoj kun diferencoj de socia sistemo, historia fono kaj teritoria grandeco.

La artikolo diris ankaŭ, ke ĉina-portugala kunlaboro havas vastajn perspektivojn, kaj pro komunaj klopodoj de la du flankoj, la ŝipo de ĉina-portugalaj rilatoj hisos la velon kaj veturos al pli brila estonteco kaj kontribuos por bonfarto de la du popoloj kaj la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin