Novaĵoj (Decembro 03)

(GMT+08:00) 2018-12-03 16:26:28     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 3a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj usona ŝtatestroj atingis gravan konsenton; ĝenerala sekretario de la UN bonvenigas konsenton atingitan de gvidantoj de la Grupo 20. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate nokte, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump atingis gravan konsenton dum ĵus finita vespermanĝo.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco pri la renkontiĝo inter Xi kaj Trump post la pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero. Wang diris, ke la du ŝtatestroj havis pozitivan kaj konstrueman diskuton kaj konsentis, ke la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia. Ili pozitive taksis la lastatempan pozitivan kaj efikan konsiliĝon inter ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj, opiniante, ke sanaj kaj stabilaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj la tuta mondo.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Usono povas kaj devas certigi la sukceson de siaj rilatoj. La du landoj surŝultrigas pli kaj pli gravajn respondecojn pri paco kaj stabileco de la mondo, kaj ili havas pli da komunaj interesoj ol da diferencoj. Wang aldonis, ke la du ŝtatestroj konsentis ankaŭ interŝanĝi vizitojn en konvena tempo. La du ŝtatestroj ankaŭ instrukciis siajn ekonomiajn kaj komercajn teamojn akceli la konsiliĝon kaj atingi interkonsenton por nuligi tarifojn aldonitajn ĉi-jare kaj puŝi la duflankajn ekonomiajn kaj komercajn teamojn rapide reveni al la ĝusta vojo kaj realigi kungajnon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sia argentina paralelulo Mauricio Macri dimanĉe laŭ loka tempo en la argentina ĉefurbo Bonaero. La du ŝtatestroj konsentis malfermi novan epokon de ampleksa kaj strategia partnereco inter la du landoj.

Xi diris, ke li kaj Macri intervidiĝis kvin fojojn en la pasintaj malpli ol 3 jaroj, kio starigis novan rekordon en la historio de ĉina-argentinaj rilatoj. Li diris, ke sub la nuna kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, la du flankoj devas profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, plani duflankajn rilatojn per pli vasta vidkampo, kaj fari novan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la du landoj kaj la tuta mondo. La du flankoj devas subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj en sendepenta elekto de disvolva vojo. Xi proponis, ke la du landoj fortigu komunikadon kaj kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj akordigu siajn disvolvajn strategiojn.

Macri diris, ke li aprezas la fortan subtenon de Xi al la Pintkunveno de la Grupo 20, kaj ke la argentina flanko volas striktigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio en multflankaj aferoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Panamon dimanĉe laŭ loka tempo por ŝtata vizito. Tio estas la unua vizito de la ŝtatestro de la Ĉina Popola Respubliko al la centr-amerika lando de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en junio de 2017.

Post la atingo ĉe la flughaveno, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme akceptitaj de panama prezidanto Juan Carlos Varela kaj lia edzino Lorena Castillo Garcia per grandioza bonveniga ceremonio.

Xi diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol unu jaro surbaze de la principo de unu Ĉinio, la komunikado inter du landoj kun historio de 160 jaroj malfermis novan ĉapitron. Li aldonis, ke faktoj pruvis, ke forĝado de diplomatiaj rilatoj konformas al la fundamentaj kaj longperiodaj interesoj de la du popoloj, kaj ke estas granda potencialo por venonta kunlaboro.

Sabate, la 1an de decembro laŭ loka tempo en la argentina ĉefurbo Bonaero fermiĝis la 13a Pintkunveno de la Grupo 20, post adopto de la Bonaera Deklaracio. Wang Xiaolong, sekcia estro pri internaciaj ekonomiaj aferoj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la sukcesa okazigo de la pintkunveno eligis al la ekstero pozitivan signalon, kaj ke ankaŭ la ĉina flanko ludis konstrueman rolon.

Wang, kiu estas ankaŭ speciala sendito de Ĉinio pri aferoj de la Grupo 20, diris, ke en sia parolado dum la unua fazo de la kunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping vokis la gvidantojn de ĉiuj membroj de la grupo firme kapti la ĝeneralan direkton de la monda ekonomio per longa vido kaj respondeca sinteno, denove montri sian kuraĝon kaj strategian vidon, persisti en malfermo kaj kunlaboro, spirito de partnereco, gvidado de novigo, ĝenerala favoro kaj kungajno, kaj gvidi la mondan ekonomion disvolviĝi en ĝusta direkto.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, dimanĉe publikigis deklaron, bonvenigante la deklaracion adoptitan en la 13a Pintkunveno de la Grupo 20 kaj konsenton atingitan de gvidantoj de la Grupo 20 pri multflankeco, daŭripova disvolvado kaj klimatŝanĝiĝo.

Guterres diris, ke la Bonaera Deklaracio montris, ke la gvidantoj de la Grupo 20 konsciis la gravecon de multflankeco en traktado de komercaj disputoj kaj reformado de la Monda Organizo pri Komerco kaj ripetis sian promeson pri observo de internacia ordo bazita sur reguloj. La deklaracio reasertis subtenon al la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado.

Sabate vespere usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj, ke li denove renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Kim Jong Un, eble en januaro aŭ februaro de la venonta jaro.

Laŭ la Blanka Domo, Trump diris tion al raportistoj dum sia revena vojaĝo el Argentino. Li diris, ke li havas tre bonajn rilatojn kun Kim, kaj ke ili renkontiĝos eble en januaro aŭ februaro de la venonta jaro, sed ankoraŭ ne estis decidita la loko de ilia renkontiĝo, kaj konsiderataj estas tri lokoj. Li aldonis, ke li invitos Kim viziti Usonon en venonta iu momento.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris sabate, ke Irano ĵus provpafis mezdistancan balistan misilon, kio malobservis rezolucion de la Sekureca Konsilio de la UN. Pompeo diris en deklaro publikigita de la Ŝtata Departemento, ke la irana registaro ĵus provpafis mezdistancan balistan misilon, kiu povas porti kelkajn kuglokapojn, kaj kies pafdistanco povas kovri Mez-Orienton kaj parton de Eŭropo.

La nova Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo malfermiĝis dimanĉe en la pola urbo Katowice. En la venontaj du semajnoj delegitoj de proksimume 200 landoj okazigos intertraktadojn pri detaloj de efektivigo de la Pariza Interkonsento, kio estas unu el la gravaj celoj de la kunveno.

Dum la periodo okazos ankaŭ la 24a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, la 14a Konferenco de Partioj de la Kiota Protokolo, kaj la tria fazo de la unua Konferenco de Partioj de la Pariza Interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin