Sukcese okazis memorfesta aktiveco de Esperanto-Muzeo

(GMT+08:00) 2018-12-03 15:29:04     Redaktoro:Ema

En la 1a ĝis la 2a de decembro la memorfesta aktiveco por la 5a datreveno de la Esperanto-Muzeo okazis en Zaozhuang kolegio en la provinco Shangdong. Pli ol 200 homoj esperantistoj ĉinaj kaj eksterlandaj, inkluzive de amaskomunikilistoj, instruistoj kaj studentoj el Zaozhuang kolegio, kune ĉeestis la memorfestan aktivecon.

Ekde la stariĝo de la muzeo pli ol 20 asocioj kaj pli ol 100 homoj donacis pli ol 40 000 objektojn. En la pasintaj kvin jaroj la muzeo aceptis 42 000 vizitantojn el pli ol 20 landoj kaj regionoj. Pli ol 1,8 miliono da homoj vizitis la retejon de la muzeo. En ĉi tiu jaro, la kolegio varbis al si unuajn studentojn por Esperanto, kaj kelkaj doktoroj el Japanio, Koreio kaj Pollando estis dungitaj kiel instruistoj.

Por tiu ĉi memorfesta aktiveco oni ricevis 39 gratulajn mesaĝojn de 15 asocioj kaj esperantistoj el la tuta mondo, inkluzive de Universala Esperanto-Asocio kaj Ĉina Esperanto-Ligo. Mark Fettes, ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, jesis la gravan kontribuon de Zaozhang kolegio pri la protekto kaj disvastigo de Esperanto. Li indikas en sia mesaĝo, ke la Esperanto-Muzeo portas la konfidon kaj esperon de esperantistoj el la tuta mondo.

Esperantigis laŭ la raporto de Sun Mingxiao kaj Lei Xiaoxue

Fotitaj el Sun Mingxiao kaj Lei Xiaoxue


1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin