Estontaj tri monatoj estas ŝlosilaj por Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-12-04 11:08:05     Redaktoro:Yu

La 1an de decembro en Argentino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump. Laŭ informo publikigita post la renkontiĝo, la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia kaj konsiliĝos dum venontaj 90 tagoj por fine atingi interkonsenton kaj nuligi tarifojn aldonitajn ĉi-jare, se male, Usono probable plu eskalados la komercan militon.

Kiel oni rigardu la rezulton de la renkontiĝo? Unue, la du ŝtatestroj bremsis eskaladon de la komerca disputo kaj kreis sufiĉan spacon por solvi la demandon per konsiliĝo, kio havas pozitivan signifon. Samtempe, tio signifas, ke en la venontaj tri monatoj, ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du landoj malfermos novan intertraktadon, kiu estos kompreneble komplika kaj malfacila.

Kial Ĉinio kaj Usono povas haltigi la komercan militon? La ĉefa kialo estas, ke la du partioj pagis certan koston en la pasintaj ok monatoj. En la komenco de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono en marto ĉijare, Usono supozis, ke ĝi facile gajnos la komercan militon. Tamen la fakto pruvis, ke estas neniu gajninto de la komerca milito. Laŭ statistiko, la malfavora saldo en la usona varkomerco en oktobro kalkuliĝis al 77,2 miliardoj da usonaj dolaroj, tio estis la nova alto. La fama kompanio Ĝeneral Motors deklaris fermi 7 fabrikojn tra la tuta mondo en la fino de novembro, kio sentigis al la usona registaro premon kaj desapondiĝon. Estas evidente, ke la komerca milito ne helpis al Usono atingi sian celon de komerca ekvilibro kaj refluado de laborŝancoj kaj investoj, sed plu pliigis riskojn de la ekonomio.

Nun la du ŝtatestroj premis la butonon "paŭzo", kio estis racia kaj utila elekto por la du partioj. Sekve la ekonomiaj kaj komercaj teamoj devas efektivigi la konsenton de la du ŝtatestroj kaj atingi interkonsenton. La venontaj tri monatoj estas ŝlosilaj por Ĉinio kaj Usono.

Sincere dirite, tri monatoj estas ne sufiĉaj por konsiliĝo pri la komplika komerca disputo. La tasko estas tiel peza. Responde al kelkaj "strukturaj problemoj" levitaj de Usono, inkluzive de protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, teknologia kunlaboro, merkataliro kaj netarifa komerca bariero, Ĉinio opinias, ke demandoj, kiuj konformas al direkto de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, estos ĉefaj temoj dum konsiliĝo en la estontaj tri monatoj. Samtempe Ĉinio prezentis siajn gravajn zorgojn al Usono, kaj la lasta jam faris reagon. Estas kredeble, ke la konsiliĝo estos komplika kaj peniga, kaj ekzistas la ebleco de inversiĝo.

En la venontaj tri monatoj, Ĉinio faros sian plejeblon same kiel antaŭe en konsiliĝo kun Usono surbaze de la protekto de komunaj interesoj de la du landoj kaj la monda komerco kaj klopodos al la celo nuligi tarifojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin