Usono minacis ne plu plenumi siajn promesojn pri TMDBM

(GMT+08:00) 2018-12-05 10:41:11     Redaktoro:Selena

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo marde diris en kunveno de ministroj de eksterlandaj aferoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) en Bruselo, ke Rusio malobservis la Traktaton pri Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM), tial Usono ĉesos plenumi siajn promesojn post 60 tagoj, krom se Rusio komplete replenumos siajn promesojn pri la traktato.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, Jens Stoltenberg, diris tiutage, ke membroŝtatoj de la organizo unuanime opinias, ke la esploro de Rusio pri terbazita krozomisilo SSC-8 malobservis la Traktaton pri Mez-Distanca Balista Misilo. Cetere, la usona Ŝtata Departemento marde diris, ke Usono kelkfoje esprimis sian maltrankvilon al Rusio pri la milila esploro ekde 2013, tamen Rusio rifuzis reagi al la usona zorgo.

Responde al la usona sinteno, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Maria Zakharova, marde diris, ke Rusio senŝanceliĝe plenumis la Traktaton pri Mez-Distanca Balista Misilo, kaj ion Usono klare sciis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin