Xi Jinping interparolis kun portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa

(GMT+08:00) 2018-12-05 10:56:56     Redaktoro:Li

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia portugala paralelulo Marcel Rebelo de Sousa marde laŭ la loka tempo en Lisbono. La du ŝtatestroj konsentis preni la 40an datrevenon de ĉina-portugalaj diplomatiaj rilatoj kiel novan historian startpunkton por antaŭenpuŝi atingon de novaj fruktoj de ĉina-portugala amika kunlaboro, kaj skribi novan ĉapitron de la rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Portugalio datiĝas de malproksima antikveco. En la pasintaj 39 jaroj, la du landoj ĉiam sin reciproke komprenis, respektis kaj konfidis, kaj kunlaboris por reciproka profito. Malgraŭ la severa internacia situacio, la duflankaj kunlaboro kaj rilatoj stabile disvolviĝis. Ĉinio admiras, ke Portugalio ĉiam sekvas la principon pri unu Ĉinio, kaj volas daŭrigi reciprokajn komprenon kaj subtenon pri demandoj de kernaj interesoj kaj grava zorgo. La du flankoj devas striktigi altnivelajn interŝanĝojn, fortigi interŝanĝojn inter dulandaj registaroj, leĝdonaj instancoj, partioj, lokaj administracioj kaj popoloj por firmigi la dulandan politikan bazon. Kun la subskribo de memorando de kompreno pri kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kiel la turnopunkto, la du landoj devas fortigi kunlaboron.

Rebelo de Sousa diris, ke la portugala-ĉinaj rilatoj havas longan historion kaj reciprokan konon, kio estas firma bazo de disvolviĝo inter duflankaj rilatoj. La venonta jaro markos la 40an datrevenon de portugala-ĉinaj diplomatiaj rilatoj. Portugalio volas profundigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, financo, interpopolaj interŝanĝoj ktp. Kaj Portugalio bonvenigas ĉinajn kompaniojn fari plivastan investadon en la lando.

Rebelo de Sousa diris, ke Purtugalio subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, kaj volas fariĝi la eŭropa nodo de la teraj kaj maraj silkvojaj komercaj itineroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin