Ĉinio respondas al esprimo de Mike Pompeo

(GMT+08:00) 2018-12-05 19:52:08     Redaktoro:Xiong

Estas raporto, ke la usona ŝtata sekretario Mike Pompeo diris la 4an de decembro en Bruselo, ke la usona prezidento Donald Trump fondos novan ordon de la mondo, gvidatan de Usono. Li diris ankaŭ, ke Usono ne volas akcepti farojn de Ĉinio, Irano kaj Rusio, kontraŭajn al multaj traktatoj kaj plurflankaj interkonsentoj, kaj prenos agojn reformi internaciajn organizaĵojn, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko.

Por tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 5a de decembro respondis:

"Tiu ĉi nova esprimo de Usono, mi opinias, ne konformas al la spirito de la renkontiĝo, kiu okazis antaŭ nelonge al la dulandaj ŝtatestroj. Kelkajn tagojn antaŭe, kiam la dulandaj ŝtatestroj sukcesis okazigi al si renkontiĝon en la pintkonferenco de G20 en Argentino, ili alvenis en akordiĝon. Sed nun mi tute ne komprenas, kial tiu, kiu donis aplaŭdojn al la akordiĝo, faris tian esprimon, kaj kion ĝi volas diri."

Geng Shuang substrekis ankaŭ, ke Ĉinio estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutgloba disvolviĝado, kaj defandanto de la internacia ordo, ke Ĉinio ĉiam firme persistas en la defendo de plurflankismo, protekto de la internacia ordo bazita sur reguloj kaj de la plurflanka sistemo kun UN kiel kerno, kaj ke Ĉinio strebas formi novtipajn internaciajn rilatojn kaj sortkomunumon de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin