Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun parlamenta prezidanto de Turkio

(GMT+08:00) 2018-12-05 11:42:42     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la Granda Nacia Asembleo de Turkio Binali Yildirim marde en Pekino, promesante antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn kaj profundigi kunlaboron.

Li diris, ke Ĉinio kaj Turkio estas emerĝantaj merkatekonomioj kaj gravaj partneroj, kaj ke Ĉinio volas labori plu kun Turkio por respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj, inkluzive de parlamentaj interŝanĝoj, kaj firmigi publikopinian fundamenton de rilatoj por antaŭenigi ĉina-turkajn rilatojn. Li diris, ke estas granda potencialo por pragmata kunlaboro, kaj Ĉinio esperas akordigi disvolvajn strategiojn de la du landoj. Li aldonis, ke la du landoj devas uzi siajn proprajn avantaĝojn por akceli ekvilibran komercan disvolviĝon, antaŭenigi kunlaboron en gravaj kampoj, kaj atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn.

Yildirim diris, ke Turkio rigardas Ĉinion kiel gravan strategian partneron kaj aprezas la atingojn de Ĉinio en reformo kaj pordmalfermo. Li montris, ke Turkio volas akordigi sian evoluigan strategion kun tiu de Ĉinio, profundigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, komerco, investado kaj aliaj kampoj, por realigi komunan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin