Ĉinio ĝojas vidi pliboniĝon de rilatoj inter Pakistano kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-12-05 13:06:21     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĝojas vidi pliboniĝon de rilatoj inter Pakistano kaj Usono kaj subtenas pli fortan komunikadon inter la du landoj pri la demando de Afganio.

Estas raporto, ke marde la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke usona prezidento Donald Trump diris en sia letero sendita al pakistana ĉefministro Imran Khan, ke Usono bezonas subtenon de Pakistano en traktado de la demando de Afganio. Trump esprimis volon plibonigi rilatojn kun Pakistano, kaj emfazis, ke Usono kaj Pakistano devas denove serĉi oportunon por plifortigi kunlaboron kaj rekonstrui partnerecon.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris, ke la ĉina flanko rimarkis koncernan raporton kaj bonvenigas la bonan interagadon inter la du landoj. Li aldonis, ke sana disvolvado de pakistana-usonaj rilatoj utilas al la ĝenerala situacio de la batalo kontraŭ terorismo, frua repacigo kaj rekonstruo de Pakistano kaj paco kaj stabileco en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin