Ĉinio vastigos efektivigon de reformaj rimedoj por akceli novigon

(GMT+08:00) 2018-12-06 13:01:28     Redaktoro:Selena
Ĉinio vastigos la efektivigon de serio da reformaj rimedoj akcelantaj novigon, laŭ decido farita en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang merkrede.

Li emfazis, ke la registaro devas plibonigi la medion de konkurenco kaj liveri pli bonajn servojn al negocoj, precipe en novigado.

Serio da rimedoj akcelantaj novigon estis provita unue en 8 regionoj, inkluzive de la regiono Pekino-Tianjin-Hebei, Ŝanhajo kaj la provinco Guangdong. La unua prova programo inkluzive de 13 politikaj rimedoj estis lanĉita tutlande en 2017.

La kunveno decidis, ke aliaj 23 reformaj rimedoj estos lanĉitaj por mobilizi resursojn de novigo, stimuli novigajn aktivecojn kaj nutri novan impulson de kresko. Aro da reformaj rimedoj estos lanĉita en la tuta lando.

Li urĝis fari pli da klopodoj por komercigi la rezultojn de esplorado kaj disvolvado kaj subteni universitatojn kaj esplorajn institutojn partopreni en komerca esploro por atingi teknologian trarompon.

Novaj financteknikaj servoj estos enkondukitaj por esplorserĉi pli da kanaloj de financado por mezgrandaj kaj malgrandaj teknologiaj firmaoj, inkluzive de aktivo-malpezaj kaj ankoraŭ ne-profitkapablaj kompanioj.

Akciposedo de lokaj aŭtoritatoj estos uzata por subteni semajn kaj nove establitajn altteknologiajn entreprenojn. Cetere, asekuraj kompanioj estos instigitaj al disvolvado de produktoj, kiuj tuŝas leĝobeigon pri patento kaj malobeon al patento por antaŭeviti la perdon de patentposedantoj pro atenco kontraŭ rajtoj pri intelekta proprieto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin