Xi Jinping intervidiĝis kun portugala ĉefministro Antonio Costa

(GMT+08:00) 2018-12-06 10:39:40     Redaktoro:Li

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun portugala ĉefministro Antonio Costa merkrede laŭ la loka tempo en Lisbono, Portugalio.

Xi diris, ke post la oficiala vizito de ĉefministro Costa al Ĉinio antaŭ du jaroj, iliaj atingitaj gravaj konsentoj transformiĝis en kunlaborajn fruktojn. La duflanka komerco bone disvolviĝis, kaj investa kunlaboro en gravaj kampoj sukcese antaŭenpuŝiĝis. Ĉinio volas antaŭenpuŝi dulandan strategian partnerecon al nova nivelo kun Portugalio.

Xi emfazis, ke la du flankoj devas striktigi altnivelajn interŝanĝojn por multigi kunlaborajn fruktojn en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Costa diris, ke la vizito de prezidanto Xi al Portugalio havas gravan historian signifon. La amikeco inter la du landoj datiĝas de malproksima antikveco. Portugalio aprezas ĉinan subtenon al portugala financa stabileco. Portugalio volas plialtigi nivelon de la dulandaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin