Entreprenistoj atestas la novokreadon de Shenzhen

(GMT+08:00) 2018-12-06 16:29:49     Redaktoro:Li


Antaŭ 30 jaroj en Shenzhen ni ne povis trovi universitaton kaj sciencan esplorejon. Ĝis la jaro 2017 la esplorcela enmeto de mono en Shenzhen estis 4% de la malneta enlanda produkto, preskaŭ egale al tiu de Sud-Koreio kaj Israelo, kaj la urbo Shenzhen havis dek milojn da entreprenoj de nova kaj alta tekniko. Kiel la novokreado en scienco kaj tekniko helpas la disvolvadon de Shenzhen? En hodiaŭa programero Paralele kun la Mondo, ni kune faru la esploradon:

Ĉijare, He Jiankui havas 34 jarojn, nun li estas profesoro de la ĉina Suda Universitato de Scienco kaj Tekniko (South University Of Science And Technology Of China), samtempe li estas direktanto de iu scienca kaj teknika entrepreno. Antaŭ ses jaroj li kreis la entreprenon por fari esploradon kaj ekspluatadon de gena ekzamenilo kaj reakciilo. En la jaro 2017, li gvidis sian grupon sukcese elesploris la tria-generacian maŝinan prototipon por gena ekzameno, kiu estas la unua maŝino en Azio. He Jiankui diris, ke ili havas la rajton pri intelekta proprietaĵo sur la maŝino.

"Nia universitato donis al ni subtenon por krei entreprenon, do ni fondis la entreprenon Hanhai, kiu ĉefe faras esploradon kaj ekspluatadon rilate genan ekzamenilon kaj reakciilon. La majo de 2018 ni sukcese plenumis la kvaran investadon, sume ses institucioj investis 218 milionojn da juanoj al ni. Poste ni konstruos kvantigan produktolinion en Shenzhen por fari produktadon de la tria-generacia gen-ekzamenilo. Poste ni penos malmultigi la ekzamenilan koston, esperante, ke venonte ne nur Ĉinio uzos nian ekzamenilon, sed ankaŭ la tuta mondo."

He Jiankui diris, ke kun kerna tekniko ili volas malmultigi la ekzamenilan koston.

"Kiam ni malmultigos la koston de la gena ekzamenilo, pli kaj pli multoj da popoloj povos uzi ĝin. Tiam okazo forta influo sur malsana prevento, medikamenta preno, antibiotika kuracado por infanoj, agrikultura disvolvado kaj prevento de infektaj malsanoj."

En la jaro 2012 He Jiankui komencis studadon kaj laboradon en la ĉina Suda Universitato de Scienco kaj Tekniko (South University Of Science And Technology Of China). Li diris, ke la urbo Shenzhen donis al li bonan ŝancon kaj avantaĝon por fari la esploradon de geno. Li diris,

"La ekzamenado de geno estas sinteza sistemo kiu inkluzivas hardvaron, softvaron kaj inĝenierion. En Shenzhen ni havas plenan subtenon de industria ĉeno. En Shenzhen, vi povas sperti la rapidan rapidecon, laŭ mia opinio, eĉ la Silicia Valo (centro de la usona elektronika industrio, situanta en Kalifornio) ne povas fari la komparon kun ĝi."

Nuntempe, Shenzhen havas 20 milionojn da popolanoj. Wang Weizhong, sekretario de urba komitato de Shenzhen, diris, ke novokreado estas ĉefa strategio de la disvolvado de Shenzhen. En la nova epoko Shenzhen posedas pli multe da "Desegnita de Shenzhen" kaj "Marko de Shenzhen".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin