Malfermi esperan fenestron por la plurpolusa mondo

(GMT+08:00) 2018-12-06 19:35:56     Redaktoro:Xiong

La 6an de decembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping finis sian viziton al kvar landoj en Eŭropo kaj Latinameriko kaj la ĉeeston al la pintkonferenco de G20 en Bonaero kaj revenis al Pekino. Kiam li estis en Portugalio, li parolis al ĉinaj kaj alilandaj raportistoj pri sia vizito naŭ tagojn daŭranta kaj kvardek mil kilometrojn kovranta tra Eŭropo kaj Latinameriko. Li diris, ke li profunde sentas la belan deziron kaj pasian atendon de diversaj popoloj pri la mondaj paco kaj stabileco, la landaj evoluo kaj prospero kaj la propra feliĉa vivo. Xi Jinping aludis, ke, kvankam la mondo alvizaĝas diversspecajn problemojn kaj defiojn, tamen Ĉinio ĉiam sekvas la principon de reciproka respekto kaj egala konsiliĝo, persistas en paca disvolvado, kunlaboro kaj kungajno, kaj kune kun ĉiuj aliaj landoj strukturas la sortkomunumon de la homaro.

Por solvi la mondajn problemojn kaj defiojn ĉiuj landoj devas kune konsiliĝi. En tiu ĉi jarfina vizito de ĉina ŝtatestro Ĉinio faris siajn tri "konsekvencojn", tio estas: Ĉinio konsekvence aŭskultis kun sincereco la voĉojn de diversaj landoj kaj kun ili solvis problemojn en interkonsiliĝo; Ĉinio konsekvence prezentis siajn projektojn por firme defendi plurflankismon kaj aktive iniciati kunlaboron kaj kungajnon; kaj, ĉu en okazo duflanka, ĉu en okazo plurflanka, la ĉina plej supera gvidanto konsekvence prezentis sian vidhorizonton kaj grandanimecon, devon kaj respondecon. Ĉio ĉi tio enverŝis stabiligilon kaj pozitivan energion en la internacian situacion, kiu nun restas ŝanĝiĝema.

Unu el la plej gravaj tagordoj de prezidanto Xi Jinping estas ĉeesti la pintkonferencon de G20. Ĉi-jare estas la deka datreveno de la eksplodo de la internacia financa krizo kaj de la lanĉiĝo de la pintkonferenco de G20. Tiu ĉi pintkonferenco, kiu okazis ĝuste tiam, kiam la monda ekonomio hezitas ĉe vojkruciĝoj, sekve estas vaste atentata. En tiu tago, kiam la pintkonferenco malfermiĝis, prezidanto Xi Jinping faris enkondukan paroladon; post la pintkonferenco la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj tiris al si la rigardon de la mondo.

La mondo baldaŭ adiaŭos la jaron 2018. Prezidanto Xi Jinping, per sia vizito jarfina, antaŭenigis la konstruadon de "Zono kaj Vojo", profundigis partnerecon kaj aktive partoprenis en la tutmonda mastrumado. Fronte al la deziro kaj atendo de la civitanoj de ĉiuj landoj, sendube, la mondo bezonas pli da gvidantoj, kiuj povus elpaŝi kontraŭ la peripetiaj cirkonstancoj per sia firma volo, klara konscio, devo kaj respondeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin