Estro de IMF vokis ĉiujn landojn kune konstrui multflankecon

(GMT+08:00) 2018-12-06 10:47:41     Redaktoro:Yu

Ĝenerala direktoro de la Monda Mona Fonduso, Christine Lagarde, diris marde dum tonika prelego, ke okazis kompleksaj sanĝiĝoj al la monda strukturo, kaj ĉiuj landoj devas denove konsideri internacian kunlaboron de la 21a jarcento kaj kune koncepti novan multflankecon.

Lagarde diris, ke okazis multaj ŝanĝiĝoj al la monda strukturo, ekzemple la transiĝo de la ekonomia forto de la okcidento al la oriento. Ŝi vokis ĉiujn landojn denove konsideri kiel komune starigi prosperon kaj pacon kaj konstrui multflankecon. Ŝi opiniis, ke ĉiuj landoj devas preni la popolon kiel la centron de sia laboro, fokusiĝi pri plialtigo de la bonfarto de la popolo, kaj krome, ili devas pliigi la travideblecon kaj respondecon de siaj registaroj kaj institucioj kaj certigi, ke tutmondiĝo profitigos ĉiujn, sed ne iujn grupojn. Ŝi aldonis, ke estas kuraĝigo, ke la pintkunveno de la Grupo 20, kiu okazis lastatempe en Argentino, faris progreson en evitado de plua streĉeco de la komerca situacio. Ĉiuj landoj devas klopodi plu por mildigi komercan konflikton kaj plibonigi la komercan sistemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin