Ŝtatkonsilanto parolas pri vizitoj de Xi al kvar landoj kaj lia ĉeesto al pinkunveno de G20

(GMT+08:00) 2018-12-06 13:08:48     Redaktoro:Yu
De la 27a de novembro ĝis la 5a de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatajn vizitojn al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj ĉeestis la 13an Pintkunvenon de la Grupo 20. Ĉe la fino de tiu ĉi vojaĝo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi resumis al raportistoj la rezultojn de la vojaĝo.

Wang diris, ke la vojaĝo de Xi konformiĝas al la tendenco de la epoko de monda multpolariĝo kaj ekonomia tutmondiĝo kaj eligis la signalon, ke Ĉinio firme subtenas multflankecon, aktive rekomendas kunlaboron kaj kungajnon. Krome, la vojaĝo aldonis certecon al la ŝanĝiĝema internacia situacio, montris direkton por internaciaj sistemoj kaj injektis pozitivan energion en la internacian komunumon.

Tiu ĉi jaro markas la 10an datrevenon de establo de la mekanismo de pintkunveno de la Grupo 20. En la nuna situacio kun pliiĝantaj ekonomiaj riskoj, la pintkunveno vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Prezidanto Xi faris gravajn paroladojn en kelkaj okazoj, kaj havis kelkajn duflankajn kaj multlankajn kunvenojn. Wang diris, ke proponoj de Xi, kiuj celis antaŭenigi kunlaboron, akceli reciprokan fidon kaj konservi unuecon, montris la grandan animon kaj respondecon de gvidanto de Ĉinio kiel grava lando.

Wang diris, ke la vizitoj de Xi al Hispanio kaj Portugalio aldonis viglecon al rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. La du landoj estas gravaj membroj de la Eŭropa Unio kaj ankaŭ ampleksaj strategiaj partneroj de Ĉinio en la EU. La vizitoj de Xi al la du landoj malfermis la novan ĉapitron kaj vigligis rilatojn inter Ĉinio kaj la EU.

Wang diris ankaŭ, ke la vizitoj de prezidanto Xi al Argentino kaj Panamo proksimigis la rilatojn de Ĉinio kun la du landoj. Latinamerikaj landoj estas novaj fortoj en la nova internacia strukturo. Sub la gvidado de Xi, la ĉina-latinamerikaj rilatoj realigis historian transpason. La vizito de Xi al Panamo, la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la centr-amerika lando, metis firman bazon kaj malfermis vastajn perspektivojn kaj aldonis novajn enhavojn al la duflankaj rilatoj kaj la tuteca kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin