Xi revenis al Pekino post vizitoj al kvar landoj kaj ĉeesto al kunveno de G20

(GMT+08:00) 2018-12-06 13:27:02     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino ĵaŭde post ŝtataj vizitoj al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj ĉeesto al la 13a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Al Pekino revenis per la sama aviadilo ankaŭ la sekvantaro de Xi, inkluzive de lia edzino Peng Liyuan; Ding Xuexiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ; Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ; ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi; kaj He Lifeng, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo.

Kiam Xi iris el Lisbono al Pekino merkrede posttagmeze, li estis salutita de portugala ministro pri eksterlandaj aferoj Augusto Santos Silva en la flughaveno. Du portugalaj batalaviadiloj eskortis la aviadilon de Xi antaŭ ol ĝi forlasis la aerspacon de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin