Proparolanto: Rusa-ĉina amikeco ne estas decidita de eksteraj faktoroj

(GMT+08:00) 2018-12-06 13:56:31     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Rusio kaj Ĉinio alte ŝatas la duflankan amikecon, kiu ne estas decidita de eksteraj faktoroj.

Zakharova faris la rimarkojn, kiam ŝi respondis demandon de la novaĵ-agentejo Xinhua pri renkontiĝo inter ĉina kaj rusa ŝtatestroj dum ilia ĉeesto al la 13a Pintkunveno de la Grupo 20. Ŝi diris, ke Rusio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, kaj ke la du flankoj alte ŝatas siajn rilatojn, kiuj ne estas deciditaj de internacia situacio aŭ regiona situacio. Rusio kaj Ĉinio estas proksimaj najbaroj, kaj ili estas strikte kunligitaj per landlimoj, historio kaj popolaj interesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin