Ĉina Komunikila Grupo kaj Radio kaj Televido de Portugalio subskribis interkonsenton pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-12-06 14:18:28     Redaktoro:Yu

Merkrede en Lisbono, Ĉina Komunikila Grupo subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun Radio kaj Televido de Portugalio. La du partioj kunlaboros en interŝanĝoj de disaŭdigaj kaj televidaj enhavoj kaj profesiaj personaroj kaj komuna filmado.

Laŭ la interkonsento, en la venontaj tri jaroj, la du partioj instigos al siaj institucioj aktive kunlabori por objektive, vere kaj amplekse raporti unu pri la alia kaj krei bonan atmosferon por akceli la reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin