Fokusoj de la Semajno (Dec. 7)

(GMT+08:00) 2018-12-06 16:58:23     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate nokte, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump atingis gravan konsenton dum ĵus finita vespermanĝo.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco pri la renkontiĝo inter Xi kaj Trump post la pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero. Wang diris, ke la du ŝtatestroj havis pozitivan kaj konstrueman diskuton kaj konsentis, ke la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia. Ili pozitive taksis la lastatempan pozitivan kaj efikan konsiliĝon inter ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj, opiniante, ke sanaj kaj stabilaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj la tuta mondo.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Usono povas kaj devas certigi la sukceson de siaj rilatoj. La du landoj surŝultrigas pli kaj pli gravajn respondecojn pri paco kaj stabileco de la mondo, kaj ili havas pli da komunaj interesoj ol da diferencoj. Wang aldonis, ke la du ŝtatestroj konsentis ankaŭ interŝanĝi vizitojn en konvena tempo. La du ŝtatestroj ankaŭ instrukciis siajn ekonomiajn kaj komercajn teamojn akceli la konsiliĝon kaj atingi interkonsenton por nuligi tarifojn aldonitajn ĉi-jare kaj puŝi la duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn rapide reveni al la ĝusta vojo kaj realigi kungajnon.

Sabate, la 1an de decembro laŭ loka tempo en la argentina ĉefurbo Bonaero fermiĝis la 13a Pintkunveno de la Grupo 20, post adopto de la Bonaera Deklaracio. Wang Xiaolong, sekcia estro pri internaciaj ekonomiaj aferoj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la sukcesa okazigo de la pintkunveno eligis al la ekstero pozitivan signalon, kaj ke la ĉina flanko ludis konstrueman rolon.

Wang, kiu estas ankaŭ speciala sendito de Ĉinio pri aferoj de la Grupo 20, diris, ke dum la du-taga kunveno, gastoj kaj gvidantoj de la Grupo 20 kaj estroj de internaciaj organizoj diskutis ekonomian situacion, komercon kaj investadon, daŭripovan disvolvadon, klimatŝanĝiĝon, infrastrukturan konstruadon, energion kaj dungadon. La pintkunveno estis okazigita en la situacio kun pli rapide ŝanĝiĝanta internacia strukturo, leviĝantaj protektismo kaj unuflankeco, kaj pli multaj defioj kaj oportunoj alfrontataj de la monda ekonomio. La kunveno, kiu eligis pozitivan signalon, subtenis la tendencon de kunlaboro de la grupo 20 kiel ĉefa internacia forumo pri disvolvado. Wang diris, ke en sia parolado dum la unua fazo de la kunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping vokis la gvidantojn de ĉiuj membroj de la grupo firme kapti la ĝeneralan direkton de la monda ekonomio per longa vido kaj respondeca sinteno kaj denove montri sian kuraĝon kaj strategian vidon.

La nova Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo malfermiĝis dimanĉe en la pola urbo Katowice. En du semajnoj delegitoj de proksimume 200 landoj okazigos intertraktadojn pri detaloj de efektivigo de la Pariza Interkonsento, kio estas unu el la gravaj celoj de la kunveno.

Dum la periodo okazos ankaŭ la 24a Konferenco de Partioj Aliĝintaj al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, la 14a Konferenco de Partioj de la Kiota Protokolo, kaj la tria fazo de la unua Konferenco de Partioj de la Pariza Interkonsento. Pola vicministro pri mediprotekto kaj prezidanto de Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo en Katowice, Michal Kurtyka, diris, ke ĉiuj partioj devas montri kreemon kaj flekseblecon kaj racie uzi tempon por atingi destinitajn celojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin