Ekonomiaj kaj komercaj teamoj de Ĉinio kaj Usono sukcese faras intertraktadon kaj kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-12-07 15:14:01     Redaktoro:Li

Gao Feng, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, diris ĵaŭde en Pekino, ke nuntempe ekonomiaj kaj komercaj teamoj de Ĉinio kaj Usono sukcese faras intertraktadon kaj kunlaboron. La venontaj tri monatoj estas ŝlosiaj por la du landoj. Ĉinio havas sufiĉan fidon pri la estonteco.

Samtage en la gazetara konferenco, Gao Feng diris, ke la dulandaj ŝtatestroj jam atingis gravan konsenton en Argentino. Venonte la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj teamoj efektivigos la detalojn de la konsenton en kampoj de agrikulturaj produktaĵoj, energioj kaj aŭtoj.

Gao diris ankaŭ, ke en la venontaj tri monatoj, Ĉinio kaj Usono klopodos al la celo nuligi tarifojn, kaj pene intertraktos por fine atingi interkonsenton surbaze de reciproka respekto, egaleco, reciproka profito kaj atento de komunaj zorgoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin