Eksaj oficialuloj kaj industriaj gvidantoj promesis efektivigon de ĉina-usona konsento pri komerco

(GMT+08:00) 2018-12-07 11:15:06     Redaktoro:Yu

Eksaj altrangaj oficialuloj, industriaj gvidantoj kaj fakuloj el Ĉinio kaj Usono promesis efektivigi la lastatempan konsenton de la du landoj pri mildigo de streĉeco en la komercaj rilatoj.

Ili faris la promeson marde dum la 11a ĉina-usona dialogo de ĉefdirektoroj kaj eksaj altrangaj oficialuloj, kiu estis kunorganizita de la Ĉina Centro pri Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj kaj la Usona Ĉambro de Komerco. Ili konsentis, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ landoj kaj la mondo. Ili unuanime opiniis, ke revenigi la ĉina-usonajn rilatojn sur la ĝustan vojon estas komuna atendo de la du popoloj, kaj kunlaboro estas ĉiam la sola ĝusta elekto por la du landoj.

La dialogo estis okazigita post la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump sabate en Argentino, en kiu la du ŝtatestroj konsentis mildigi duflankan komercan streĉecon kaj komenci intertraktadon por atingi konkretan kungajnan interkonsenton.

La ĉina delegacio, gvidata de eksa vicĉefministro Zeng Peiyan, kiu nun estras la Ĉinan Centron pri Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj, diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj ankaŭ antaŭ 40 jaroj, Ĉinio kaj Usono subskribis la komunan komunikaĵon, anoncante la starigon de diplomatiaj rilatoj. La ĉina delegacio atendis, ke la komercaj teamoj de ambaŭ flankoj efektivigu la konsenton de la du ŝtatestroj kaj atingu konkretan kaj reciproke profitan interkonsenton kiel eble plej baldaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin