Ĉina-usona dialogo pri laŭleĝa regado kaj homaj rajtoj finiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2018-12-07 11:43:16     Redaktoro:Yu

La oka Ĉina-Usona Dialogo pri Laŭleĝa Regado kaj Homaj Rajtoj finiĝis en Pekino merkrede.

Jiang Jianguo, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris paroladon en la malferma ceremonio de la tritaga kunveno.

Jiang esprimis la esperon, ke la dialogo inter Ĉinio kaj Usono en la kampo de homaj rajtoj konformiĝos al la tendenco kaj konsideros la situacion en ĝia tuto, respektos diferencojn kaj komunikiĝos egale, profundigos kunlaboron, pliigos reciprokan fidon, kaj ludos unikan rolon por antaŭenigi la aferon de homaj rajtoj de la du landoj kaj la sanan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

Huang Mengfu, prezidanto de la Ĉina Fondaĵo pri Homaj Rajtoj, diris, ke la dialogo iniciatita en 2009 fariĝis grava platformo por interŝanĝoj pri homaj rajtoj kaj plibonigo de reciproka kompreno inter neregistaraj organizoj de ambaŭ landoj. Huang aldonis, ke tio reflektas la bonajn dezirojn de ambaŭ flankoj por kontribuo al ĉinaj-usonaj rilatoj per interpopolaj interŝanĝoj kaj komunikado.

Pli ol 50 fakuloj kaj kleruloj el Ĉinio kaj Usono ĉeestis la kunvenon. La usonaj reprezentantoj merkrede vizitis la Plej Superan Popolan Juĝejon kaj la Pekinan Interretan Juĝejon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin