Ĉefministro urĝas teknologian novigadon por subteni disvolvadon

(GMT+08:00) 2018-12-07 12:55:43     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vokis fari pli profundan reformon por eksciti kreemon de la socio, kaj puŝi teknologian novigadon pli bone subteni kaj gvidi la disvolvadon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en la unua plena kunveno de la nacia gvidgrupo pri scienco kaj tekniko, kiun li estras.

Li diris, ke novigado estas tre grava por la estonteco kaj sorto de lando, kaj Ĉinio devas pliigi siajn fortojn en homaj resursoj kaj enlanda merkato por antaŭenigi sian teknologian novigadon kaj akceli altkvalitan disvolviĝon, ĉar la lando estas en la periodo de ekonomia transformado kaj altgradigo. Li vokis meti atenton sur trarompojn en ŝlosilaj teknologioj, nutri novajn movfortojn por kreskado kaj akceli integriĝon de teknologio kaj ekonomio. Li postulis pli profundan reformon de la administra sistemo pri scienco kaj tekniko kaj pli fortan protekton de intelekta proprieto, por krei favoran medion por novigado. Li substrekis la rolon de baza esploro kiel la radiko de la scienca sistemo, vokante doni pli fortan longtempan kaj konstantan subtenon al baza esploro, kaj instigante entreprenojn kaj aliajn sociajn fortojn investi pli multe en ĉi tiu kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin