Projekto de rezolucio pri "du landoj" estas adoptita

(GMT+08:00) 2018-12-08 17:17:01     Redaktoro:Xiong

La 6an de decembro la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la projekton de rezolucio pri "du landoj" por Palestino kaj Israelo, prezentitan de Irlando

La projekto alvokas, ke oni, surbaze de la rezolucio de UN, "senprokraste atingu kompletan, justan kaj konstantan pacon en la Mezoriento", kaj ĝi refoje asertas, ke ĝi aprobas la "projekton pri du landoj" por solvi la problemon inter Palestino kaj Israelo kaj, surbaze de la landlimoj de la jaro 1967, realigas "pacan kunekzistadon" en la teritorioj rekonitaj. La projekto estas adoptita per 156 jesoj, 6 neoj kaj 12 sindetenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin