Ĉinio alvokas antaŭenigi la politikan procezon en Sirio

(GMT+08:00) 2018-12-08 17:48:02     Redaktoro:Xiong

La 7an de decembro en Ĝenevo, intervjuate, Xie Xiaoyan, speciala sendito de la ĉina registaro pri la siria problemo, alvokis, ke la internacia socio kune klopodu kaj antaŭenigu la politikan procezon en Sirio.

Lastatempe Xie Xiaoyan vizitis la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Usono, kaj cetere, en Ĝenevo li intervidiĝis kun Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri la siria problemo. Xie diris, ke ĉe la siria problemo Ĉinio ĉiam persistas en politika solvo, subtenas la ĉefan rolon de UN en la repacigo kaj la repacigan penadon de speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri la siria problemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin