Por kiu Kanado faras sin "defendanto de homaj rajtoj"

(GMT+08:00) 2018-12-09 16:08:53     Redaktoro:Xiong

La unuan de decembro sinjorino Meng Wanzhou, la financa ĉefinspektoro de Huawei, ĉina fama privata entrepreno, estis arestita ĉe sia aviadilŝanĝo fare de Kanado laŭ postulo de Usono. La vendredon, nome la 6an de decembro, aŭditorado por kaŭciado je Meng Wanzhou okazis en la juĝejo de Vankuvero, sed la aŭditorado, kiu daŭris kvin horojn, ne donis prijuĝon, kaj prokrastite, ĝi okazos denove en la 10a de decembro.

La aresto kaj malliberigo de sinjorino Meng provokis tornadon en la internacia komunumo, vekis ŝokiĝon kaj indignon ĉe la kompanio Huawei, ĉinaj popolamasoj kaj la ĉina registaro, kaj ankaŭ elvokis boladon kaj riproĉojn de la internacia opinio. La fluganta sablo kaj irantaj ŝtonoj, alportitaj de la tornado, igas nin klare vidi kelkajn verojn.

Unue, Usono kaj Kanado, kiuj ĉiam pretendas esti justaj kaj perfektaj je leĝoj, igas pro la afero siajn juron kaj justecon transformiĝi en "novan veston de reĝo", kaj iliaj hegemonio kaj friponeco nude elmontriĝas antaŭ la mondo.

La kialo aresti sinjorinon Meng fare de Kanado, laŭ amaskomunikila raporto, kuŝas en tio, ke Meng malobservis la malpermeson pri la sankcioj fare de Usono kontraŭ Irano. Huawei en la unua tempo deklaris, ke ĝi observas ĉiujn leĝojn de la lando, kie restas ĝiaj komercaj operacioj. Sed Kanado, kiel suverena lando, plenumis la leĝojn de Usono kaj arestis ĉinan civitanon. Ĉu tio ne estas stranga afero kaj ridindiga?

Due, la konduto de Kanado, senskrupule treti homajn rajtojn, malkaŝis ĝian duoblan normon en la kampo de homaj rajtoj. Fakte ĝi estas detruanto de homaj rajtoj kaj damaĝas la mondajn pacon kaj stabilecon.

Trie, tio estas direkta bato celanta al ĉina entrepreno gvidanta en tekniko kaj scienco, kaj en tio Kanado rolas kiel "detruanto".

Kvare, la ago de Kanado, fari areston, vekis grandan atenton en la ĉina socio, kaj pro tio la figuro de Kanado falis en abismon. La aresto kaj malliberigo de sinjorino Meng fare de Kanado alportos negativan influon, profundan kaj longedaŭran, al la rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado.

Ĉinio jam prezentis seriozajn demarŝojn al Usono kaj Kanado, postulante, ke ili liberigu sinjorinon Meng, kaj avertis, ke Kanado devas porti la tutan respondecon pri la rezulto de la afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin