Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vokis al si kanadan ambasadoron en Ĉinio por prezenti al Kanado seriozajn demarŝojn pri la aresto de ĉina kompania respondeculo

(GMT+08:00) 2018-12-09 17:35:11     Redaktoro:Xiong

La 8an de decembro Le Yucheng, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, urĝe vokis al interparolo John McCallum, la kanadan ambasadoron en Ĉinio, por prezenti al Kanado seriozajn demarŝojn kaj fortan proteston pri la aresto de respondeculo de la kompanio Huawei fare de Kanado.

Le Yucheng diris, ke Kanado, kun la preteksto, ke ĝi plenumas la postulon de Usono, arestis ĉinan civitanon ĉe sia aviadilŝanĝo en Vankuvero, kio serioze atencas la laŭleĝajn kaj justajn rajtojn de ĉina civitano kaj tute malobservas la leĝojn, decojn kaj sentojn; do la konduto estas ege malica. Ĉinio forte postulas, ke Kanado tuj liberigu la personon de retenateco kaj garantiu la laŭleĝajn kaj justajn rajtojn kaj interesojn de la partio, alie Kanado portu sur si ĉiujn respondecojn pro la rezultoj, kiujn ĝi mem kaŭzis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin