Kanado proponas sin kiel fervoran helpanton en "politika kidnapo"

(GMT+08:00) 2018-12-09 18:17:06     Redaktoro:Xiong

La 8an de decembro Le Yucheng, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, urĝe vokis al interparolo John McCallum, la kanadan ambasadoron en Ĉinio, por prezenti al Kanado seriozajn demarŝojn kaj fortan proteston pri la aresto de respondeculo de la kompanio Huawei fare de Kanado.

Le Yucheng diris, ke Kanado, kun la preteksto, ke ĝi plenumas la postulon de Usono, arestis ĉinan civitanon ĉe sia aviadilŝanĝo en Vankuvero, kio serioze atencas la laŭleĝajn kaj justajn rajtojn de ĉina civitano kaj tute malobservas la leĝojn, decojn kaj sentojn; do la konduto estas ege malica. Ĉinio forte postulas, ke Kanado tuj liberigu la personon de retenateco kaj garantiu la laŭleĝajn kaj justajn rajtojn kaj interesojn de la partio, alie Kanado portu sur si ĉiujn respondecojn pro la rezultoj, kiujn ĝi mem kaŭzis.

En tiu ĉi kazo de "politika kidnapo" Kanado proponis sin kiel fervoran helpanton, kio ŝokas multajn.

Ĝuste antaŭ kelkaj monatoj, kiam Kanado kritikis Usonon pri ties aldonado de limimpostoj kontraŭ ĝi, la kanada ĉefministro Justin Trudeau eĉ asertis: "La kanadanoj estas ĝentilaj kaj sentimentalaj, sed ili povas esti sub arbitro de neniu." Sed lastatempe, tiu brava viro, kiu "estas sub arbitro de neniu", ludis tre malgloran rolon: laŭ postulo de Usono, li arestis respondeculon de la kompanio Huawei ĉe sia aviadilŝanĝo en Vankuvero.

Leganto nomata Alex Duhaney en Otavo leteris al la plej granda ĵurnalo en Kanado, The Globe and Mail, kaj diris: "Mi sentas grandan honton pro tio, ke nia registaro partoprenis en kidnapo de altrangulo de alilanda kompanio. La konduto tiel senhonta jam malglorigis la nunan gvidantaron kaj ankaŭ metos en danĝerojn, kanadanojn, kiuj faras siajn operaciojn eksterlande."

La evento estas malica kaj senhonta. La kanadaj jurisdikcio kaj registaro, espereble, ne estu kidnapitaj en tiu ĉi evento de "politika kidnapo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin