Aperis novageneracia roboto Jueying

(GMT+08:00) 2018-12-09 19:43:52     Redaktoro:Xiong

La 4an de decembro la kvarpieda roboto Jueying estis aperigita de la robototeamo de la universitato Zhejiang. La novageneracia roboto Jueying, surbaze de plibonigo, jam havas la kapablon kuri kaj supreniri kaj malsupreniri ŝtuparon.

La kvarpieda roboto Jueying stabile iras sur ŝtuparo

La kvarpieda roboto Jueying debutis februare ĉi-jare. Ĝi agas rapide, sin movas stabile, kaj kapablas sin adapti al la cirkonstancoj. Ĝia elmondiĝo vekas grandan atenton en la socio. Oni informis, ke la roboto Jueying povas kunporti multspecajn ekipaĵojn, kaj ĝi, espereble, estos uzata en sekureca kontrolado, pakaĵ-transportado, edukado, scienca esplorado kaj tiel plu.

La kvarpieda roboto Jueying, kiu estas kuranta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin