Pintkunveno de Golfa Kunlabora Konsilio okazis sen ĉeesto de katara emiro

(GMT+08:00) 2018-12-10 13:04:27     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, okazis la 39a Pintkunveno de la Golfa Kunlabora Konsilio. Abdullatif Al-Zayani, Ĝenerala sekretario de la Golfa Kunlabora Konsilio, voĉlegis en la ferma ceremonio Deklaron de la Riada Pintkunveno. La deklaro diris, ke membroj de la Golfa Kunlabora Konsilio sin dediĉos al bontenado de la organizo kaj akordigita agado en sekureco, diplomatio, defendo kaj ekonomio.

Deklaracio publikigita post fermiĝo de la kunveno diris, ke la Golfa Kunlabora Konsilio firme oponas la intervenon de Irano en internajn aferojn de najbaraj landoj kaj subtenas politikan solvadon de la demandoj de Jemeno kaj Sirio.

Saud-arabia reĝo Salman Bin Abdul Aziz diris en la malferma ceremonio, ke la Golfa Kunlabora Konsilio estis establita por konservi sekurecon kaj stabilecon de la golfa regiono, kaj li esperas, ke ĝi ludos pli grandan rolon.

Kuvajta emiro Shaikh Sabah Al Ahmad Al Jaber Al Sabah diris, ke la golfa regiono alfrontas multajn riskojn kaj defiojn, kaj ĝiaj membroj devas fortigi la unuecon kaj kunlaboron por komune reagi. Li vokis la membrojn de la organizo haltigi reciprokajn atakojn per publika opinio kaj semadon de splitiĝo por ke la organizo ludu sian rolon por la bonfarto de la popoloj.

Katara emiro Sheikh Tamim bin Hamad Al Thani, kiu ricevis inviton el saud-arabia reĝo Salman, ne ĉeestis la kunvenon, sed sendis ministron pri eksterlandaj kaj ŝtataj aferoj al la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin