Rusio volas dialogi kun okcidento pri veneniĝo de eksa sekreta agento

(GMT+08:00) 2018-12-10 13:43:51     Redaktoro:Yu

Direktoro de la rusa sekreta servo Sergey Narishkin diris dimanĉe, ke Rusio volas dialogi kun okcidentaj landoj pri la veneniĝo de eksa sekreta agento kaj lia filino, tamen la dialogo devas esti egala.

La rusa novaĵ-agentejo ITAR-Tass raportis tiutage, ke Narishkin faris la rimarkojn dum intervjuo rekte elsendita de la televido Rusio-1. Li diris, ke Rusio estas malferma pri dialogo kaj kunlaboro, tamen dialogo devas esti egala, ĉar Rusio ne povas dialogi en aliaj kondiĉoj.

Narishkin diris, ke la brita flanko ne volas iri vidalvide kun Rusio rilate al la veneniĝo de eksa sekreta agento Sergey Skripal kaj lia filino, dum la rusa flanko opinias, ke la brita flanko detruis atestojn dum enketo pri la okazaĵo. Li aldonis, ke la du flankoj povas konstati la okazaĵon nur per komuna profesia esploro, kaj laŭ la nuna situacio, la rusa flanko opinias, ke la okazaĵo estas provoka konduto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin