Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir dimanĉe rifuzis la peton de Turkio pri ekstradicio de du saud-arabiaj suspektatoj rilataj al la murdo de saud-arabia ĵurnalisto Jamal Khashoggi.
Al-Jubeir diris en gazetara konferenco en la ĉefurbo Riado, ke ili ne povas ekstradicii siajn civitanojn al alia lando.
Ekde la komenco Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan petis Saud-Arabion ekstradicii saud-arabiajn suspektatojn pri la murdo de Khashoggi al Turkio por juĝado. La 5an de decembro la istanbula ĉefprokuroro ordonis aresti du saud-arabiajn civitanojn suspektatajn pri la kazo. Ili estas eksa vicdirektoro de la saud-arabia sekreta servo Ahmad al-Assiri kaj eksa konsilisto de la saud-arabia reĝa familio Saud al-Qahtani, kaj ambaŭ restas en Saud-Arabio.
Khashoggi kiel ĵurnalisto verkis artikolojn por kelkaj ĵurnaloj. En la lastaj jaroj li havis malsamajn opiniojn kun la saud-arabia registaro pri ĝiaj enlandaj kaj eksterlandaj politikoj kaj staris kontraŭ la saud-arabia registaro. Li eniris la saud-arabian konsulejon en Istanbulo en la 2a de oktobro kaj neniam eliris.