Ĉefekonomikisto de IMF: Pli vasta pordmalfermo helpos akceli ekonomian kreskon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-10 14:40:03     Redaktoro:Yu

Ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso, Maurice Obstfeld, diris lastatempe, ke plivastigi la pordmalfermon helpos akceli ekonomian kreskon de Ĉinio.

Obstfeld, kiu eksiĝos el la posteno kiel ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso en la fino de tiu ĉi jaro, faris la rimarkojn dum intervjuo kun raportistoj. Li diris, ke la reformo kaj pordmalfermo ekde la 70aj jaroj de la lasta jarcento havis grandan pozitivan influon sur Ĉinion kaj influis orient-aziajn kaj aliajn emerĝantajn ekonomiojn.

Obstfeld opiniis, ke Ĉinio ankoraŭ havas grandan spacon por puŝi la ekonomion al plua malfermo kaj ludigi al la merkato pli grandan rolon, ĉar tio ne nur helpas firmigi la ekonomian kreskon de Ĉinio, sed ankaŭ utilas al la ekonomia stabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin