Peruo dimanĉe okazigis referendumon pri konstitucia reformo por voĉdoni pri kvar konstituciaj reformoj proponitaj de la registaro.
La referendumo estis iniciatita de prezidento Martin Vizcarra kaj tuŝis kvar konstituciajn reformojn, nome reformi la nacian juĝan komitaton, normigi monkolektadon de politikaj partioj, nuligi reelektiĝon de parlamentanoj kaj restarigi la sistemon de du ĉambroj de la parlamento.