OPEL decidis redukti naftprodukton meze de nova ŝanĝiĝo en Mez-Oriento

(GMT+08:00) 2018-12-10 19:22:19     Redaktoro:Yu

Lastatempe en Vieno, la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj kaj aliaj petrolproduktaj landoj atingis la interkonsenton, ke ekde januaro 2019, la ĉiutaga naftprodukto de tiuj landoj estos reduktita per miliono kaj 200 miloj da bareloj unue por ses monatoj. La membroj de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj plenumos du trionojn de la redukto, kaj la cetera parto estos plenumita de dek landoj ekster la organizo, inkluzive de Rusio. La interkonsento fundamente konformas kun la anticipo de la merkato kaj helpos ekvilibrigon de proponado kaj postulado sur la nafta merkato, se ĝi estos vere efektivigata.

Kompreneble, la interkonsento estis atingita ankaŭ por alia celo, tio estas eviti influon de la retiro de Kataro el la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj. La 3an de decembro, kelkajn tagojn antaŭ la pintkunveno de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj kaj aliaj dek petrolproduktaj landoj, katara ministro pri energio Saad al-Kaabi subite anoncis, ke Kataro sin retiros el la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj ekde la 1a de januaro 2019 por turni sian energion al la produktado kaj vendado de natura gaso.

Estas la unua fojo por la organizo, ke ĝia membro deklaras retiron, kaj tio evidentigas la internan batalon de la organizo. La naftprodukto de Kataro ne estas tre granda, sed la produktkapablo kaj abunda rezervo de natura gaso de la lando havas tre gravan influon sur la internacian merkaton, tial dum la pintkunveno, Saud-Arabio kaj Irako persvadis Kataron, ke ĝi restu en la organizo. Sed Kataro respondis, ke ĝia restado en la organizo ne povas aldoni ajnan valoron.

Kataro opiniis, ke retiro el la organizo estas rimedo de ĝia longperioda strategio por altigo de la internacia pozicio de la lando, sen ia ajn politika konsidero. En julio de la kuranta jaro, Saud-Arabio kaj kelkaj aliaj landoj deklaris rompon de diplomatiaj rilatoj kun Kataro kaj komencis embargon kontraŭ ĝi je la preteksto, ke ĝi subtenis terorismajn aktivecojn. Tial la retiro el la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj povas esti rigardata kiel rebato kontraŭ tiuj landoj.

Kompreneble, tio estas nur la unua paŝo de Kataro por rearanĝo de sia eksterlanda strategio. Kataro eble plu marĝenigos la Golfan Kunlaboran Organizon en sia strategio kaj fine sin retiros el tiu ĉi araba organizo sub la dominado de Saud-Arabio, estigante la restrukturadon de internaciaj rilatoj en Mez-Oriento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin