Ĉinio oponas politikigon de demandoj pri homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2018-12-10 19:47:15     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lu Kang, diris lunde en regula gazetara konferenco, ke same kiel multaj aliaj evoluantaj landoj, Ĉinio oponas politikigi demandojn pri homaj rajtoj kaj uzi selektivecon kaj duoblan kriterion.

La 10a de decembro estas la Monda Tago de Homaj Rajtoj. Homaj Rajtoj estas la kampo, en kiu estas multaj malkonsentoj inter evoluantaj landoj kaj evoluintaj landoj. Lu faris la rimarkojn, responde al ĉi-rilata demando.

Lu diris, ke antaŭenigi kaj protekti homajn rajtojn estas komuna deziro de la homaro, kaj ĉiuj landoj devas akceli disvolvadon de la afero de homaj rajtoj laŭ siaj propraj kondiĉoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun ĉiuj partioj surbaze de agaleco kaj reciproka respekto por komuna progreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin