Ĉinio kaj Germanio volas plivastigi duflankan komercon

(GMT+08:00) 2018-12-10 20:11:39     Redaktoro:Yu

Lunde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta germana prezidento Frank-Walter Steinmeier.

Li diris, ke Ĉinio kaj Gemranio laŭgrade efektivigas la rezultojn de la 5a ĉina-germana interregistara konsiliĝo, kaj la ĉina flanko volas antaŭenigi plu la rilatojn kun Germanio surbaze de reciproka respekto kaj egala kunlaboro por pli bone realigi reciprokan profiton kaj kungajnon, ĉar tio utilas ne nur al ambaŭ landoj, sed ankaŭ al Ĉinio kaj Eŭropo kaj eĉ al la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio vastigas sian pordmalfermon kaj lanĉas serion da reformaj rimedoj, kaj germanaj firmaoj pri aŭto, kemio kaj financo fariĝis la unuaj profitantoj. Ĉinio bonvenigas pli da germanaj firmaoj fari investadon en la lando kaj samtempe esperas, ke la germana flanko kreos medion de justa konkurenco por ĉinaj entreprenoj en Germanio.

Steinmeier diris, ke dum restado en Ĉinio li sentis grandan viglecon de la ĉina ekonomio en disvolvado kaj pliiĝantajn interpopolajn interŝanĝojn inter la du landoj. Li diris, ke en la pasintaj jardekoj, Germanio profitis de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj precipe la germana-ĉinaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj rapide disvolviĝis. Li aldonis, ke Germanio volas vastigi la duflankan komercon, grandigi investadon en Ĉinio kaj plifortigi duflankan dialogon kaj laboros kune kun Ĉinio por komune protekti liberan komercon kaj la nunan internacian ordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin