Usono anoncis sankciojn kontraŭ tri altrangaj oficialuloj de KDPR

(GMT+08:00) 2018-12-11 14:28:33     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo lunde anoncis sankciojn kontraŭ tri altrangaj oficialuloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La ministerio diris en deklaro, ke la sankcioj estas akordaj kun la raporto de la Ŝtata Departemento pri la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La sankcioj frostigas ĉiujn usonajn aktivojn posedatajn de difinitaj oficialuloj kaj malpermesas al ĉiuj usonaj entoj fari financajn transakciojn kun ili.

La lunda decido estas la plej freŝa inter serio da sankcioj efektivigataj de Usono kontraŭ la entoj kaj individuoj rilataj kun la KDPR kiel klopodo por la sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin