Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj parolis pri internacia situacio kaj ĉina diplomatio

(GMT+08:00) 2018-12-11 15:01:13     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke en 2018, la plej evidenta karakterizaĵo de la internacia situacio estas necerteco, kaj ke fronte al la granda ŝanĝiĝo senprecedenca dum cent jaroj, la ĉina diplomatio amplekse plenumis la spiriton kaj strategian aranĝon de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aplombe traktis defiojn, aktive agis kaj akiris novajn rezultojn sub la firma kondukado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj gvidado de la penso de Xi Jinping pri eksterlandaj aferoj.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en la malfermo de la simpozio pri internacia situacio kaj la ĉina diplomatio en 2018, kiun kunorganizis la Ĉina Instituto de Internaciaj Studoj kaj la Ĉina Fondaĵo por Internaciaj Studoj. Wang diris, ke la diplomatia agado de Ĉinio en 2018 povas esti resumita per kelkaj vortoj, tio estas malfermo, kunlaboro, stabila progreso, gvidado, respondeco kaj persisto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin