Ĉina prezidanto renkontiĝis kun germana prezidento Frank-Walter Steinmeier

(GMT+08:00) 2018-12-11 13:03:29     Redaktoro:Ema

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta germana prezidento Frank-Walter Steinmeier. La du ŝtatestroj unuanime konsentis, ke la du landoj devas profundigi reciprokan fidon kaj kunlaboron, antaŭenigi plu disvolvadon de ĉina-germana ampleksa strategia partnereco, kaj fruktigi la duflankan kunlaboron, kio utilas ne nur al la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ al paco kaj prospero de la mondo.

Xi diris, ke la nuna internacia situacio suferas kompleksan kaj profundan ŝanĝiĝon. Ĉinio kaj Germanio havas samajn aŭ similajn opiniojn pri multaj aferoj, kaj ili devas plifortigi duflankan kaj multflankan kunlaboron, injekti plian stabilecon al la mondo dum profitigo de la du popoloj. Xi faris jenann proponon pri duflanka kunlaboro.

Li diris, ke la ĉina flanko devas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun la germana flanko por la disvolvado de duflankaj rilatoj kaj profundigi reciprokan fidon. Malfermo kaj novigema kunlaboro estas gravaj por konservi la viglecon de ĉina-germanaj rilatoj. La ĉina flanko volas konstante dividi la devidendon de sia disvolvado kun ĉiuj landoj inkluzive Germanio, kaj esperas, ke Germanio estos plu malferma al investado de Ĉinio. La ĉina flanko ankaŭ volas pozitive esplori tripartian kunlaboron, antaŭenpuŝi la kunordigon de la eŭrazia strategio pri interligo kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kaj akceli komercan kunlaboron kun Germanio kaj aliaj landoj laŭlonge la vojo de ĉina-eŭropa trajno. La du flankoj devas persiste antaŭenpuŝi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlabori pri tutmonda regado por subteni multflankecon kaj konstrui malferman tutmondan ekonomion.

Steinmeier ĝojas pri sia unua ŝtata vizito al Ĉinio kiel germana prezidento. Post la vizito al kelkaj lokoj de Ĉinio, li admiris la atingojn faritajn de Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj socia disvolvado dum la lastaj 40 jaroj ekde reformo kaj pordmalfermo, precipe la atingon, ke kelkcent milionoj da ĉinoj sin liberigis de la malriĉeco. La denova vizito al la regiono trafita de tertremo en la provinco Sichuan post dek jaroj profunde impresis lin.

Steinmeier diris, ke la germana flanko estas kontenta pri la disvolvado de germana-ĉinaj rilatoj kaj volas fortigi dialogon, pliigi komprenon, vastigi konsenton, malpliigi diferencojn, profundigi kunlaboron, striktigi kunordigon kaj komunikadon kaj subteni liberan komercon. Germanio oponas ĉian protektismon kaj volas labori kun Ĉinio por akceli eŭropa-ĉinan reciprokprofitan kunlaboron kaj konektecon inter la eŭrazia regiono kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin